|
Aktualajxoj * Eseoj * Kulturo * Politiko * Amuzo * Sekseco *** PK CxEJ *** Aktuality * Eseje * Kultura * Politika * Zábava * Sex |
||||
Lasta kontribuajxo: la 25-an
de septembro 2006
|
||||
|
AKTUALAĴOJ EL PRAGO:
|
SkokovyVere kiel en paradizo pasis la tempo en Skokovy dum 23-a de seminario. Venis veraj entuziasmuloj, iaj nur por kelkaj tagoj, cxar vocxdonado al senato kaj lokaj civitaj deputitaroj malhelpadis al multaj. Tamen ni multe travivis kaj multe laboris. La etoso amika kaj afabla regis dum tuta tempo – dum interkona vespero ni konatigxis kun novaj vizagxoj, agrablaj homoj. Nia duontaga ekskurso dauxris nekutime longe, cxar ni post vizito de la kastelo Sychrov ankoraux pasis interese tempon kun falkisto kaj lia rabbirdaro. Vi povas vidi strigon, kiu teatrajxis por ni, dum kristnasko en televida fabelo „Vřesový trůn“. Por vespermangxo gastis nin Centro de Handikapuloj en nove malfermita eksa infana hospitalo en Mladá Boleslav. Ni jam en pasinteco ligis kontakton kun tiu cxi organizo kaj vere estus multe por rakonti, kion ni vidis kaj spertis. Mallumigxis kaj en lerneja stelobservejo ni povis partopreni prelegon kaj observadon, cxar la cxielo estis sennuba kaj ankaux cxirkauxrigardo al la urbo estis bela. Instruado okazis en tri grupoj kaj instruintoj estis severaj, sed suno post tagmangxo malavare brilis. Oni povis fabriki al si kristnaskajn ornamajxojn antaux vespermangxo. Sed pli grava programo estis informado pri konferenco de CxEA kaj UK en Florenco. Ni povis kompari DVD farita de E@i kaj prezentado de minikurso por neesperantistoj, kiun preparas Mira Vaněk kaj Dáša Chvátalová. Ni diskutis, lauxdis kaj kritikis. La minikurso (50 minutoj) estos prezentita en Prago Vinohrady en Národní dům je la 10-a novembro je 14-a horo en kadro de EXPOLINGUA – foiro de la lingvoj. Pro konstanta sxangxo de partoprenantoj ni arangxis du amuzajn vesperetojn kun malsamaj dignaj programeroj. Estas multe por fari sur esperantista kampo... Ni dauxrigos seminarii je la 16-a de aprilo 2007. Multaj promesis veni. J.Drahotová2-a konferenco de Cxehxa Esperanto-Asocio Inter la 22-a kaj la 24-a de septembro 2006 okazis en České Budějovice la 21-a konferenco de Cxehxa Esperanto-Asocio. Inter la pli ol 100 partoprenantoj estis ankaux kelkaj junuloj, reprezentantoj de Cxehxa Esperanto-Junularo (inkluzive de tri estraranoj, kiuj staris cxe la komenco de la refondigxo de la junularo en 2005). Cxefaj kontribuoj de CxEJ al la CxEA-konferenco estis prezentado de cxehxaj filmoj subtekstigitaj en esperanto, okazigo de plurparta pliboniga lingvokurso de esperanto kaj tre sukcesinta vendado de la DVD Esperanto Elektronike.
Platíme 17 MILIARD € ročně britské ekonomice!10.6.2006Vážený pane poslanče!V říjnu 2005 byla publikována obzvlášť zajímavá zpráva švýcarského prof. François Grina - která je ve francouzštině k dispozici na http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf. Nejvýraznějším závěrem této zprávy je konstatování, že díky současné mezinárodní nadvládě anglického jazyka získává Británie každoročně 17-18 miliard €, což je víc než trojnásobek proslulé britské slevy, nebo 1% jejího hrubého domácího produktu. Jinými slovy, každý z 394 milionů obyvatel Evropské unie jiného mateřského jazyka než angličtiny, mezi nimiž jsou i obyvatelé nejchudších nově přistoupivších zemí, každoročně dotuje britskou ekonomiku! Takovou sumu Británie každoročně obdrží z prodeje knih a dalšího zboží spojeného s anglickým jazykem a od 700 000 lidí, kteří každým rokem navštíví Anglii, aby se učili tamější jazyk; v neposlední řadě také z úspor spojených s opomíjením výuky cizích jazyků na britských školách. Nejde zde přitom o celek všech ekonomických plateb Spojenému království z jazykových důvodů, ale o 75% z nich, z čehož autor vyvozuje, že jde o výsledek hegemonie angličtiny a ne pouze o demografickou váhu jazyka samotného. Profesor Ženevské univerzity a specialista na jazykovou ekonomii François Grin publikoval rozsáhlý spis, v němž analyzuje jazykovou politiku Evropské unie. Studii si vyžádala a vydala Vysoká rada pro hodnocení vzdělávacího systému [- francouzsky: Haut Conseil de l'évaluation de l'école -], francouzská veřejná autonomní organizace, která hodnotí a analyzuje stav vzdělávání ve Francii. Zpráva pokládá následující otázku: jaká by byla optimální volba v oblasti pracovních jazyků v Evropské unii? Spravedlivějším systémem by EU uspořila minimálně 25 miliard € ročně!Švýcarský ekonom navrhuje porovnat tři možné scénáře:
Třetí možnost, Esperanto, vypadá jako nejlevnější a rovnoprávná, ale podle Grina je v současné době nemožná kvůli silným předsudkům vůči Esperantu, založeným jednoduše na neznalosti. Přesto ji považuje za strategicky možnou pro novou generaci, s dvěma podmínkami:
S pozdravem, Margareta Handzlik, europoslankyně Prof. Renato Corsetti, Celosvětový esperantský svaz D-ro Seán Ó Riain, Evropská esperantská unie Velký esperantsko-český slovník 16.4.2006Na internetových stránkách http://esperanto.wz.cz je zájemcům k dispozici dosud největší esperantsko - český elektronický slovník. Slovník je zpracován ve formátu MS Excel a v současnosti obsahuje cca 145 tisíc hesel. Je volně dostupný ke stažení a nekomerčnímu používání. Esperanto en Velehrad 12.3.2006Sabate
la 4-an de marto 2006 inter la 20-a kaj 23-a horoj okazis en la První schůze klubu v novém roce 24.2.2006
1)
I letos budeme pořádat klub Esperanto u piva. S ním bude spojena
propagace klubu a shánění nových členů. Kurs začne v polovině března. 2)
Klub se bude podílet na celonárodních akcích České esperantské mládeže
a Českého esperantského svazu, spíše než by organizoval větší
akce sám. 3)
Uspořádáme výpravu na IJK do Sarajeva. 4)
Pokusíme se navázat užší spolupráci s pražským klubem Českého
esperantského svazu, zejm. pokud jde o používání klubovny. 5) Navážeme oficiální spolupráci se zahraničními kluby, zejm. s varšavským Varsovia vento a berlínským klubem. 6) Převezmeme rozsáhlou sbírku esperantských knih od zesnulé paní Řiháčkové. Párty Ementálu v pražské ZOO 25.2.2006 Klub Ementál neboli "Ligo de framdemaj esperantistoj" se 25. února vypravil na pravidelnou návštěvu pražské ZOO zkontrolovat zvířátka, která zde sponzoruje. U svého zamilovaného zvířete, prasete pekari, pak ementálisté uspořádali tradiční velkolepý piknik s dortem, šampaňským a dalšími zajímavými lahůdkami a nápoji.
Esperanto u piva v Paříži 24.2.2006Náš kurs "Esperanto u piva" se uchytil už i v Paříži. Během svého erasmovského pobytu v městě nad Seinou ho uspořádal Tomáš Břicháček. Na jeho inzeráty odpovědělo víc než 15 místních studentů, což je číslo, o kterém si zatím v Praze můžeme nechat jenom zdát. Náš kurs tu obvykle navštěvuje 5-7 lidí.
Pri la diverseco en Eŭropo 8.9.2004Rilate al la lastatempa aliĝo de nia lando al la Eŭropa Unio oni ĉiam pli ofte parolas pri tio, ke pere de nia aliĝo ni ne fariĝis ĝia plenvalora membro, sed male nur iaj civitanoj de dua kategorio. Kaj multe da Ĉeĥoj vere sentas tion tiel, ĉar ekde la 1a de majo ili notis neniujn signifajn ŝanĝojn. Kiel kaŭzo de tiu ĉi situacio estas plej ofte menciadata kvanto da dumtempaj periodoj, kiujn la ŝtatoj de la origina dekkvino je ni eldevigis, kaj laŭ kiuj ni do ankoraŭ dum multe da jaroj ne rajtos en la aliaj membraj ŝtatoj libere labori aŭ posedi grundon. Al senvalorigado de nia membreco abunde kontribuas ankaŭ tio, ke la eŭropa valuto Eŭro povos ĉe ni ekvalidiĝi nur iam en la jaro 2008 kaj dum simila tempa horizonto ni supozeble povus membriĝi la Ŝengenan spacon kaj definitive tiel nuligi la kontrolojn ĉe limtransirejoj. Ĝis ĉio ĉi efektiviĝos, ni plue sentiĝos, kvazaŭ ni aliĝus la union nun pro la sento, ke ni fine estas "tie", kaj post la forstreko de tiu ĉi tasko plue mastrumos sur tia nia ĉeĥa sabloamaseto sen intereso pri la ĉirkaŭaĵo. Certe, la menciitaj ekonomiaj limigoj nian membrecon multe malfortigas. Sed la Eŭropa Unio ne estas afero nur ekonomia! La ideo de unuiĝinta Eŭropo etendiĝas multe pli malproksime. Ĝi transpaŝas la primitivajn, kvankam naturajn kaj legitimajn sopirojn de la homo je posedaĵo kaj mono, kaj instigas ĉiujn Eŭropanojn, ke ili trovu vojon iu al la alia ankaŭ en interhomaj rilatoj, reciproke konatiĝu kaj respektiĝu kaj taksu sin kiel fratojn, senrigarde al sia nacieco aŭ aparteneco al iu aŭ alia membra ŝtato. Tiu ĉi ideo de "eŭropa civitaneco" tamen bedaŭrinde staras ankoraŭ malproksime de sia plenumiĝo. Eŭropa civitano oni ne faras en la momento, kiam oni forĵetas sian malnovan civitanan legitimilon kaj anstataŭigas ĝin per legitimilo kun dekdu steloj. La fakta eŭropaneco estas fondita ĉe konscio de onia aparteneco al Eŭropo kiel kontinento, akcepto de eŭropa identeco. Sed bedaŭrinde ni eŭropanoj ne havas tiom facilan pozicion kiel la usonanoj, kies ŝtaton kreskigis de infanaĝo apartenantoj de dekoj da nacioj kaj la ideoj de frateco, egaleco kaj toleremo estas al ĝi tial propraj jam ekde la komenco. Por Eŭropo, kies landoj nur antaŭ sesdek jaroj senindulge kunmilitis, kio krome rezultis ĝian artefaritan duonigon je oriento kaj okcidento formale nuligitan nur antaŭ dek kvin jaroj kaj fakte daŭrantan ĝis hodiaŭ, estas multe pli malfacile akcepti tiujn ĉi ideojn kaj integriĝi en komunan tuton. Aliflanke, se ĝi iam sukcesos fari tion, havos Eŭropo kompare kun Usono multe pli grandan krediton, ĉar kompare al ĝi ĝi povas fieri pro bunteco de dekoj da diversaj kulturoj kaj mentalecoj, el kiuj ĉiu kontribuas al la tuto kaj aldonas al ĝi je ĝia riĉeco. Ne vane sonas la eŭropa frapvorto "Unuiĝintaj en diverseco." Sed oni samtempe devas atenti, ke ni dum la fervora konstruado de Eŭropo ne procedu laŭ malbona metodo kaj survoje al unuiĝinta bunta Eŭropo tiun ĉi buntecon senintence ne likvidadu. Eŭropan civitanecon oni ne povas konstrui sur ruinoj de niaj naciaj kaj regionalaj identecoj. Kultura kaj lingva bunteco de Eŭropo devas esti konservita, civitaneca Eŭropo ne darfas signifi hegemonion de unu lando, unu nacio, unu kulturo nek unu lingvo. Alirigarde necesas pro ekkonscio de kunaparteneco ĉeesto de iu kunigilo, kiu estos komuna al ĉiuj Eŭropanoj kaj sur kies fundamento ili sian eŭropanecon derivados. Plej karakteriza trajto de ĉiu grupo da homoj, temu aŭ pri nacio aŭ pri ŝtato, estas komuna lingvo. Niaj gepatroj povas esti de fremda deveno kaj ni povas loĝi en fremdlando, sed ni ĉiam estos de aliaj homoj klasifikataj precipe laŭ la lingvo, kiun ni parolas. Ankaŭ nian ĉeĥecon ni derivas precipe de tio, ke ni parolas ĉeĥe, speciale pro tio, ke tiel oni parolas en neniu alia lando, nur ĉe ni. Tial kreu nin por Eŭropo komunan lingvon! La amaso de nuntempaj lingvoj de la Eŭropa Union malfaciligas interkompreniĝon kaj preventas al homoj akcepton de eŭropa identeco. Kiel elirsolvon oni provas uzi dum internacia komunikado la anglan, sed tio eliminas la aliajn lingvojn kaj krome avantaĝigas unu grupon da loĝantoj antaŭ aliaj. Krome la anglan la plejparto da eŭropanoj devas unue ellerni, kio nepre ne devas esti por ĉiu mastrumebla kaj facila, kaj eĉ se oni per studado mastrumos atingi bonajn rezultojn, oni verŝajne neniam atingos la nivelon de denaskita parolanto. Sed la rajto por libera plenvalora esprimo ja estas fundamento de demokratio! Kiel multe pli bona solvo do ŝajnas enkonduko de helpa neŭtrala lingvo kiel lingvon komunan al ĉiuj eŭropanoj, uzatan en internaciaj rilatoj, tamen samtempe nelikvidantan la unuopajn naciajn lingvojn kaj la lingvan buntecon de Eŭropo. Tia ĉi lingvo estus kreita speciale por tiuj ĉi bezonoj, tial ĉiu kapablus mastrumi ĝin per minimala strebo. Ĝi unuigus Eŭropon kiel tuton, sed samtempe ne subpremus la identecojn de unuopaj nacioj kaj ne forprenus al la homoj eblecon studi laŭ sia intereso pli detale la kulturoj kaj lingvoj de unuopaj eŭropaj nacioj por sia plezuro kaj kultura pliriĉiĝo. Kaj ekzakte tia lingvo jam ekzistas. Ĝi nomiĝas Esperanto kaj ĝia kontribuo estas jam cent dudek jarojn pritaksata de milionoj da homoj tra la tuta mondo ankaŭ de internaciaj organizoj kiel la Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO. Nun temas ankoraŭ pri tio, ke ĝia eksterordinara signifo estu ekkonsciata ankaŭ de Eŭropanoj de la komenco de la 21a jarcento. Marek Blahus KULTURO Eli Urbanová en interreto 6.7.2004 Antaux nelonge aperis novaj pagxoj dedicxitaj al la poezio de Eli Urbanová. La pagxoj priskribas koncize la vivon de la auxtorino kaj prezentas iujn el sxiaj plej belaj poemoj kiel ekzemple la fama Peza vino. La pagxoj, kiuj estigxis kun bonvola permeso de la poetino, allogis jam versxajne multajn interesatojn, cxar nia redakcio ricevis kelkajn afablajn komentojn. Malgranda kolekto sur www.esperanto-cz.net/eli.htm, kien ni kore invitas vin, gxojigos cxiujn amikojn de bona esperanta poezio. Tomas Brichacek
POLITIKO Esperantistino en Eŭropa Parlamento 28.7.2004
AMUZO Sxerco: Bush en la infero 7.8.2004 Iam
Bush havis infarkton kaj mortis. Li tuj aperis en la infero, kie li jam
estis atendita. "Vi estas en mia listo," diris al
li la diablo, "sed mi nun ne havas liberan lokon. Cxiukaze
vi devas resti cxi tie, do mi havas por vi proponon. Mi havas cxi tie
kelkajn pekulojn, kiuj ne estis tiel malbonaj kiel vi. Mi liberigos unu
el ili kaj vi anstatauxos lin. Mi estos tiel afabla, ke mi permesos al
vi, ke vi mem elektu."
Vortludo 8.8.2004 Epsloro
de la Univesritato de Cmabridge mnotris, ke ne gravas la litreordo en
votro. Gravas nur, ĉu la uuna kaj latsa litreo etsas en koerkta
pozciio. La rseto pvaos etsi toatla miskaĵo kaj vi tamen
senprobelme tralgeos ĝin. Etsas pro tio, ke la hmoa crebo ne lgeas
ĉuin litreon, sed la vroton keil tuton. Jana Stavkova
|
ALIAJ
ĈEĤAJ E-MAGAZINOJ: |
||
|
SEKSECO:
|
||||
|
|
||||
|
Spaco por viaj anoncoj
|
||||
|
|
||||
|
|
||||
|
Pelmelo - eldonas la Praga klubo de la Cxehxa Esperanto-Junularo Redaktoro: Tomas Brichacek Kontakto: pragoesp@seznam.cz |
||||