eldonas: Unuiĝinta Organizaĵo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj 
     

Lastaj eldonaĵoj:

2003/1

2003/2

2003/3

2004/1

2004/2

2004/3

2005/1

 

 

Aktualaĵoj:

-----------

-----------

-----------

 

 

adreso:  

Redakcio de Zora

Krakovská 21

115 17 Praha 1

 

ĉefredaktoro:

d-ro Jiří Reichel.

redaktoro: 

d-ro Jiří Vychodil.

 

 

En aprilo 1904 estis fondita ESPE­RANTISTA RONDETO DE BLINDULOJ EN LA INSTITUTO KLAR en Prago. Tiutempe aperis grava figuro: KAREL EMA­NUEL MACAN (1858-1925), muzik-komponisto kaj instruisto de blinduloj en la nomita Instituto. Li studis ĥemion en la teknika altler­nejo. Blindiĝinte en 1877 komplete, li forlasis la teknikajn studojn. En 1881-1883 li elstudis la orgen-lernejon en Vie­no, kie li atingis diplomon de direktoro de ĥorejo. En Vieno li studis ankaŭ blindul-instruadon kaj en 1891 fariĝis instru­isto en la Blindul-Instituto Klar en Prago. Li estis muzik­isto tre ŝatata, liaj muzik-verkoj same rikoltis multan ŝaton. Inter liaj verkoj troviĝas unu meso, pluraj kvartetoj, multaj kantoj, viraj kaj virinaj ĥoroj; el la kantoj menciindas dek­du-kanta ciklo "Malgaja amo“, el la cetera verkado la me­lodramo "Amarus", "Kozaka marŝo“, la piano-komponaĵoj "Juna amo“, "Ĉe lulilo“, "Tri momentaj scenoj“ k. a. Li komprenis al blinduloj. Helpata de Ludmila Tesařová, Václav Riegel, iom poste de Božena Vlčková, li organizis kursojn por la flegatoj de la Instituto. La kursoj havis vas­tan resonon. Macan kopiigis kaj mem kopiis punktoskribe (= brajle) lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn tekstojn por la instruado. Li estis homo neordinare laborema, viro bon­kora, delikatsenta kaj profunde klera. Li parte blindiĝis jam en sia 12-a jaro. De junaĝo li do devis barakti kontraŭ mul­taj malfacilaĵoj. Li saĝe sciis akiri helpantojn vidantajn. Krom la jam nomitaj aperis prof. Stanislav Stejskal, kies kunlaboro helpis fondi brajlan blindulperiodaĵon ,,Aŭroro" (1920). Post la morto de Macan ĝian redaktadon kaj la tutan Esperanto-agadon inter blinduloj gvidis profesoro Stejskal, kaj post ties frua morto dediĉis sin al tiu ĉi meritplena laboro en la blindula sfero Vuk Echtner, kiu redaktis la blindul-gazeton "Aŭroro“ ĝis fino de 1975. Ĝis nun la gazeto aperas sub redakto de Jiří Vychodil kiel aldono de la ĉeĥa brajla gazeto "Zora" (= aŭroro).

 

 

Aŭroro aperas trifoje dum la jaro:

n-ro 1: la 15-an de februaro,

n-ro 2: la 15-an de junio,

n-ro 3: la 15-an de oktobro.

abonpago:

por ĉeĥoj: 96 Kč

por eksterlandanoj: 5 USD

(aŭ egalvaloro)

pagenda ĉe:

Komerční  banka,  

Praha 8, Ĉeĥio 

konto-n-ro:

15239-081ˇ0100,  v s111,

aŭ pere de vialanda e-asocio

al  UEA, konto-kodo: vyji-d.

 

 kontakto:

 vychodil@braillnet.cz

 

 Jiří Vychodil

 Žandovská 304

 190 00 Praha 9