2004/1 
 

 

ENHAVO:
1. De la redakcio.
2. Tadeusz Kara^s:
Vizito cxe niaj amikoj.
3. Konferenco de
Cxehxa e-asocio.
4. El la movado.
5. Božena Němcová:
Sagxa montaranino
(popola fabelo).

-------------------------------

De la redakcio:

Karaj gelegantoj,
mi gxojas, ke mi povas inviti vin
al legado de jam sepdek sepa jar-
kolekto de nia gazeto. estas gxojiga,
ke la verko de nia nobla majstro
karel emanuel macan, komencita en
la jaro 1920, nia "auxroro), cxiam
ankoraux aperas.
la nuna jaro estas por nia res-
publiko aparte signifoplena: en gxi,
kune kun aliaj 9 sxtatoj, gxi farigxas
parto de la euxropa unuigxo kaj por
ni komencigxas epoko de plua, intensa
euxropa kunlaborado. ni firme espe-
ras, ke ankaux kunlaboro de ni,
e-istoj, en cxiuj niaj sxtatoj inten-
sivigxos kaj ke ni cxiam pli intense
dauxrigos nian laboron sur la kampo
de disvastigo de nia kara lingvo.
ankaux nian gazeton atendas en cxi
tiu jaro kelkaj malgrandaj sxangxoj.
ili cxiuj estas videblaj tuj sur niaj
titolpagxoj.
por ke ni malkomplikigu la abon-
pagon por eksterlandaj legantoj, ni
transiris nur al euxro. do, por mul-
taj legantoj cxesas la bezono, pro
abonpago de "auxroro) eble komplike
sxangxi la monon. ni esperas, ke cxiuj
abonantoj bonvenigos nian tiukon-
cernan strebadon.
sur la dua pagxo vi ankaux ekscias,
ke sxangxigxas ankaux la aperdatoj. nun
vi do ricevos la gazeton en marto,
julio kaj novembro, cxiam post la
15-a. kompreneble, la fiksitajn
datojn ne konsideru kiel nesxangx-
eblajn. certe cxiu el vi havas siajn
spertojn kun la posxto, ktp@.
kio ne sxangxigxis, estas niaj pla-
noj kaj intencoj: ankaux en la nuna
jaro ni volas konatigi vin kun cxio
signifa en nia lando, en nia blin-
dulsekcio kaj en nia e-asocio.
kompreneble, ankaux la cxefajn event-
ojn en e-ujo ni ne volas preter-
lasi.^- ni kompreneble ankaux volas
konatigi vin kun la tradukitaj (aux
ecx originalaj( verkoj de nia litera-
turo, kiel klasikaj, tiel nuntempaj.
mallonge, ni volas oferti al vi iom
da klerigo kaj amuzo, cxefe cxirkaux
nia lando.
sed ne sxangxigxis antaux cxio nia cxe-
fa intenco: cxiam ni konsideras la
gazeton kiel spegulon de viaj opi-
nioj; "auxroro) cxiam volas esti tri-
buno de viaj kontribuajxoj. certe es-
tas bela, se la redakcio skribas pri
tiu aux alia evento, kunveno aux aran-
gxo, sed pli alloge kaj interese es-
tas, legi impresojn de unu el vi,
karaj gelegantoj; kaj pro tio ni
cxiam atendas kaj publikigos viajn
kontribuajxojn, artikolojn, leterojn
aux rimarkojn. kompreneble, tempo por
skribado mankas ofte, sed konsideru,
ke pli bunta gazeto estas ankaux pli
interesa.
do, en la fino de mia babilado mi
nur volas deziri al vi multan gxuon

cxe la legado de nia komuna gazeto.
la redakcio.

Tadeusz Kara^s:
vizito cxe niaj amikoj.

karaj gelegantoj, skribante tiun
cxi raporteton mi volas diri al vi,
ke mi versxajne estas iomete pli
sperta e-isto ol lerta raportisto;
pro tio, pardonu min pro eventualaj
malglatajxoj en mia artiolo, en kiu
mi deziras skribi kelkajn liniojn
pri la vizito de nia kvarpesrona
cxehxa grupeto en la najbara auxstrio
skaj poste ankaux en germanio.
la pasintjara renkontigxo de aux-
straj, germanaj kaj cxehxaj e-istoj
povis realigxi dank@ al la invito fa-
re de albe (auxstra ligo de blindaj
e-istoj( kaj dank@ al niaj auxstraj
geamikoj gxenerale, kiuj farigxis or-
ganizantoj kaj samtempe gastigantoj
de cxi tiu bela kaj utila arangxo.
la renkontigxo okazis en la tagoj
de la 12-a gxis la 15-a de septem-
bro pasintjara. nia kvaropo^- ge-
edzoj jel+inek, s-ano p|r+ibor-
sk+y, prezidanto de nia blindul-
sekcio, kaj mi, trapasis aventuro-
plenan vojagxon al la malgranda aux-
stra urbeto mwlheim. ni devis kelk-
foje sxangxi la trajnon, sed bonsxance,
dank@ al la oferema helpo de nia
amikino milena, ni fine atingis la
celon bonorde. cxi tie jam atendis
nin niaj karaj gastigantoj, kaj per
komforta auxtomobilo, apartenanta al
nia hotelestro, oni transportis nin
al altheim, kie ni logxis en mal-
granda, sed tre bela hoteleto.
tuj post nia alveno, surloke en
la hotela restoracio atendis nin jam
niaj auxstraj kaj germanaj geamikoj,
kaj tuj sekvis varmkoraj salutoj,
akompanataj per reciprokaj man-
premoj kaj cxirkauxbrakoj, do, regis
vere familieca atmosfero, kio kon-
cernis ne nur la unuajn momentojn,
sed ankaux la tutan kvartagan rest-
adon.
jam la unuan tagon, post la ves-
permangxo kaj post kelkaj organizaj
sciigoj, preparis por ni niaj orga-
nizantoj du prelegojn; kaj kvankam
ni jam estis iomete lacaj^- post
peniga tuttaga vojagxado^- ni auxskul-
tis ilin kun granda intereso kaj
plezuro.
en la unua aludita prelego,
s-anino veronika haupt el auxstrio
tre interese kaj detale konatigis
nin kun verkado kaj kun la gxenerala
vivosorto de multaj poetoj, verk-
istoj vivintaj kaj aktivintaj en
supra auxstrio. la auxtorino de la
prelego ankaux mem e-igis la himnon
de supra auxstrio kaj proponis al
la cxeestantoj gxian komunan kantadon.
la dua prelego, kiun faris la
cxeforganizanto de nia renkontigxo,
s-ano –alter –agner, ankaux el aux-
strio, estis same tre inteesa, nome
pro tio, ke gxi tusxis nian movadan
problemaron.^- la preleginto unue
mallonge okupigxis pri historio kaj
signifo de nia lingvo, pri gxia dis-
vastigxado, pri e-a gazetaro kaj
radioelsendoj, kaj poste priparolis
nian pasintan kaj nuntempan gxenera-
lan kaj speciale blindulan e-mov-
adon.^- cxar la cxefa temo de cxi tiu
prelego^- kaj entute de la tuta ren-
kontigxo^- estis: "cxu nia movado es-
tos mortinta?), la auxtoro pere de
siaj rimarkoj pri la signifo de la
e-movado provokis nin al vigla kaj
enhavoricxa diskutado. en gxi la unu-
opaj gepartoprenantoj esprimis siajn
opiniojn, kiamaniere plibonigi la
staton de nia cxiam malkreskanta (aux
nesuficxe kreskanta( blindul-samide-
anaro.
unu el la diskutintoj esprimis
opinion, ke en la kluba vivo^- t@e@
en diversspecaj e-arangxoj kulturaj,
aux ekz@ en kunvenoj, oni preferu uz-
adon de e-o.^- la alia substrekis,
ke por nin cxirkauxanta mondo pli
gravas la praktika rolo de nia kara
lingvo, ol la vidpunktoj ideologiaj.
aliaj eldiris opinion pri troa okup-
iteco de junularo gxenerale kaj pri
iliaj diversaj aliaj allogajxoj, ecx
en la lernejoj, ekz@ komputiloj kaj
interreto, aux cxefe instruadon de
multaj aliaj fremdaj lingvoj, sed
bedauxrinde ne de e-o.
miaopinie, interreto povas grave
kunhelpi la lernadon, kiel la gxene-
ralan konatigxon, tiel la lernadon de
nia lingvo mem, cxar, kiel ni cxiuj
interkonsentis en la diskuto, en la
plej diversaj ttt-ejoj oni jam po-
vas trovi e-kursojn, vortarojn kaj
ceterajn aliajn instrumaterialojn.
la viglan babiladon oni finis per
iom pli optimismaj vortoj, ke esper-
eble iam baldaux venos pli oportuna
tempo por pli efika uzado kaj dis-
vastigado de nia lingvo.
sabate, do la duan tagon de nia
vizito, tuj post la matenmangxo estis
por ni preparita belega ekskurso al
braunau, la lim-urbo de auxstrio
kun germanio, kiu povas fierigxi pro
multaj belajxoj kaj vidindajxoj.
la urbo ricevis urb-rajtojn jam
en la jaro 1260. gxiaj konstruajxoj
plejparte devenas el la gotika epo-
ko. (por cxi tiu stilo estas specifaj
interalie trifenestra manier-
konstruado kaj tipaj arkajxoj en la
unuopaj arkitekturajxoj.(
unue ni trairis la faman ponton,
vidante sub gxi fluantan la grandan
kaj^- kiel oni informis nin^- sova-
gxan riveron inn.^- la cxicxeronino,
kiu akompanis nin, rakontis al ni
pri la ricxa historio de la ponto,
kiu kunligas ambaux landojn. en la
unuaj tempoj gxi estis konstruita el
ligno, nur poste gxi ricevis sian nu-
nan fer-betonan aspekton.^- tiu cxi
ponto multon spertis, kiel dum la
diversaj militoj, tiel ankaux flanke
de diversaj naturkatastrofoj.
elinter la multaj vidindajxoj de
la urbo braunau, kiujn ni rigardis,
mi povas mencii ankaux belaspektajn
konstruajxojn de la tiea urbodomo, de
dogan-oficejo, la pregxejon de la
sankta stefano kun superba turo kaj
kun multaj kapeletoj interne. ni
trairadis la lokojn, kie iam antaux
longa tempo trovigxis bierfarejo,
sxipfarejo, malliberejo, doganofico,
urbaj banejoj kaj hospitalo.
s posttagmeze ni vizitis la urb-
eton geinberg kun la varm-fonta
banloko, kie oni kuracas diversajn
malsanojn helpe de tre ricxa proce-
duraro, uzante interalie arom-
terapion, banadon en sulfurfontaj
basenoj, ktp@, kaj aplikante ankaux
aliajn efikajn terapiojn, ekz@
trejnadon, korp-ekzercadon k@a@.
tie ni povis trarigardi ankaux unu
el la komforte kaj perfekte ekipitaj
logx-apartamentoj kun cxarma kaj
granda cxambro, teraso, telefon-
aparato, grandspacaj antauxcxambro kaj
bancxambro, ktp@.
post tiu cxi interesa trarigardo
de banloko invitis nin niaj amikoj
en belan restoracion, kie ni agrble
pasigis la vesperan tempon inter-
babilante, mangxante bongustan vila-
gxan mangxpladon kaj trinkante bonan
poman vinon aux sukon.
same interesa estis ankaux la dua,
dimancxa ekskurso al la bavaria urbo
passau. ankaux tiu cxi urbo estis kaj
ankaux nun estas turmentata de natur-
katastrofoj, nome de oftaj inundoj,
kiuj ecx nun suficxe perturbas gxian
vivon. la mallargxaj stratetoj en la
urbo iom similas tiujn italajn. la
historie malnovaj konstruajxoj deve-
nas plejparte el la baroka tempo. la
plejmultaj logxantoj de la urbo viv-
tenas sin per turismo.^- cxi tie
kunfluas tri riveroj: ilz, inn kaj
danubo.
el la cxi tie trovigxantaj vidind-
ajxoj plej multe impresis min la
grandioza katedralo kun vere granda
kaj eminenta orgeno, kies belega,
sed forta kaj potenca sono por longa
tempo postlasis en mia menso la plej
agrablajn impresojn.
tre placxis al mi ankaux la sono de
la cxi tiea kariljono, kiu povas lud-
igi 88 diversspecajn melodiojn,
tauxgantajn por la tuta jaro.
reveninte posttagmeze en alt-
heim, ni povis ankoraux viziti en cxi
tiu regiono la interesan subcxielan
muzeon. temis pri malnovaj elfosajxoj
de la "vilao rustika), devenanta el
la dua jarcento post kristo, el la
romia epoko.
vespere sekvis jam la internacia
kulturprogramo, en kiu oni multe mu-
zikis, kantis, rakontis anekdotojn
kaj spritajxojn, recitis, legis lite-
raturajxojn, ktp@.^- cxiuj el ni, do
la gastoj de la hotelo, en kiu ni
logxis, ricevis de la hotelestro do-
nacon, belan cxemizeton.^- do, tiama-
niere nia restado en cxi tiu belega
regiono iom post iom finigxis.
lunde post la matenmangxo ni povis
cxeesti la kunsdon de albe, kaj post
gxi jam proksimigxis la tempo por nia
hejmreveno.
finante mian raporton, mi volas
elkore danki al niaj geamikoj, kiuj
tiamaniere bonege kaj perfekte pre-
paris cxi tiun renkontigxon. dankon
ankaux por la invito.
kaj mi kredas, ke en la proksima
tempo "gxis la revido) en cxehxio.


konferenco de
cxehxa e-asocio.

en cxehxa e-asocio cxiam regas la
kutimo, ke la centra komitato
arangxas grandan kunvenon kun parto-
preno de multaj anoj por resumi sian
agadon en la pasinta funkcia jaro
kaj por prezenti novajn konceptojn
de cxea-agado. tiajn kunsidojn oni
nomas aux kongresoj, kie oni elektas
la anojn de la centraj organoj, aux
konferencoj, kie tio ne okazas.
la plej nova konferenco de cxea
okazis pasintan auxtunon, de la 17-a
gxis la 19-a de oktobro 2003 en la
urbo litomysxl. en la tiea hotelo
" dalibor) kolektigxis preskaux cent
personoj el 50 lokoj de la tuta
respubliko.
la programo komencigxis jam dum la
vendreda vespero: post la vesperman-
gxo oni prezentis komputilajn lum-
bildojn el vizito de kelkaj anoj en
la lasta e-kongreso en gotenburgo
kaj el la pasinta ilei-konferenco.
la cxefa konferenca programo real-
igxis dum la sabata antauxtagmezo. la
partoprenantoj auxskultis cxiujn "ofi-
cialajn) punktojn: raporton de la
prezidantino de cxea, s-anino v|era
podhradsk+a, pri la agado de cxea
en la pasinta jaro, sekretarian ra-
porton kaj raportojn de la revizia
komisiono.
unue ni aludu kelkajn erojn el la
referajxo de la prezidantino: gxojige,
preskaux cxiuj komitatanoj estas jam
atingeblaj per la reto (cetere, en
iu alia raporto ni jam menciis la
ret-adresojn de la komitatanoj,
kiujn oni povas ankaux legi en cxiu
starto(.^- jam ne tiel gxojiga estas
la membrostato en cxea: en la jaro
2003 gxi havis nur 880 membrojn,
tiel ke la komitato devis ellabori
novan kotizo-regularon.^- nove oni
preparis ankaux gxisdatigitan "gvid-
libron de cxea). ^- okazis multaj
belaj arangxoj fare de la lokaj e--
kluboj, pri kiuj vi povas legi cxefe
en la rubriko "el la movado).^- an-
kaux tie vi povas iom legi pri la la-
boro de specialaj sekcioj kaj komi-
sionoj de cxea.^- suficxe detale la
prezidantino raportis pri la laboro
de nia blindulsekcio: pri la aperado
de "auxroro) kaj pri gxia vocxlegado,
pri la vocxlegado de "starto), pri
niaj dumjaraj kunvenoj, pri la some-
raj e-renkontigx‚oj, ktp@.^- bone
pritaksita estis ankaux agado de la
e-istoj-handikapuloj, precipe iliaj
seminarioj en skokovy.^- la e-a
biblioteko, post kelkaj translok-
igxoj, trovis fine sidlokon en la
urbeto dob|rihxovice.^- la prezid-
antino do povis konstati, ke cxiuj
taskoj, kiujn postulis rezolucio de
la pasintjara kongreso, estis plen-
umitaj.
post la oficialaj raportoj la
partoprenantoj povis auxskulti anko-
raux tri interesajn referajxojn: anino
de la komitato, lucie karesxov+a,
parolis pri la rilatoj de cxea kun
uea, la redaktoro de "starto),
miloslav malovec, prezentis inte-
resajn librojn, trovigxantajn en la
libroservo de cxea, kaj s-anino
karesxov+a klarigis al la cxeest-
antoj cxefajn principojn de la nove
proponata kotiza regularo, validonta
de la jaro 2004.
la sabatan antauxtagmezan progra-
mon finis per siaj scenetoj la infa-
noj el e-klubo de la urbo cxesk+a
t|rebov+a sub gvido de zdenka no-
votn+a.
posttagmeze la partoprenantoj
forveturis al la proksima "roza
herbejeto) kaj reveninte ili prome-
nis kun cxicxeronoj tra la urbo lito-
mysxl gxis la tombejo, kie kusxas la
fama e-ista verkisto karolo p+icx.
la sabata vespero estis dedicxita
al danc-amuzo kun tombolo.
la dimancxan antauxtagmezon komen-
cis s-ano malovec, kiu prelegis pri
la tri e-aj verkistoj, devenantaj
el la konferencurbo litomysxl:
buben+icxek, karen kaj p+icx, kaj
pri la tradicia literatura osiek--
konferenco, okazinta en prago dum
la pasinta somero.
poste sekvis vigla diskuto, de-
dicxita al la nialanda por e-a agado
kaj entute al cxiuj aktualaj kaj in-
teresaj demandoj de nia e-laboro.
per tio finigxis la cxi-jara konfe-
renco.
ni aldonu ankotaux, ke dum la tuta
konferenco funkciis libroservo, kie
cxefe interesis la libroj, eldonitaj
de la eldonejo "kava-pehx), precipe
la nova lernolibro de e-o por infa-
noj de jana melihx+arkov+a, prezid-
antino de la pedagogia sekcio de
cxea.^- dum la konferenco oni en
libroservo vendis librojn por 5@jjj
kronoj.



el la movado.
:::

la 8-an de decembro pasintjara
festis sian 50-an naskigxtagon s-ano
miloslav malovec, redaktoro de la
gazeto " starto), organo de cxea.
s-ano malovec estas cxiam tre akti-
va, laboras en multaj diversaj funk-
cioj, kontribuas al la interreta en-
ciklopedio "vikipedio), tradukas
novan literaturon en e-on kaj mem
verkas. almenaux nun, "auroro) kore
gratulas!
: : : :
pasintan someron ikue (interna-
cia katolika unuigxo e-ista( okaz-
igis busvojagxon al la ekumena kon-
greso en rimini ( italio(, kie es-
tis s-ano miloslav sxv+acxek
elektita kiel prezidanto por
estontaj kvar jaroj. ni kore gra-
tulas!
: : : :
la 20-an de novembro pasintjara
forpasis post longa malsano s-ano
drahom+ir kocxvara, vidanta e-isto
el la urbo ostrava, tre konata sam-
ideano, unu el la longjaraj organiz-
antoj de nialanda e-movado, labor-
inta en la plej diversaj funkcioj.
li havis tre optimisman karakteron
kaj estis granda amiko de nevid-
antoj.^- li ripozu en paco!
: : : :
nova esperanto-strato.

la 10-an de julio pasintjara es-
tis en ostende ( belgio( malfermita
nova esperanto-strato. la strato
situas en la nova urbokvartalo, kie
trovigxas nova industria-scienca
areo, kie oni kalkulas kun trans-
lokigxo de universitataj kaj teknikaj
entreprenoj.
: : : :
en la rusa urbo kaliningrad (an-
tauxe jekaterinburg( la eldonejo
"sezonoj) preparas gravan projekton:
eldonon de la tuta verkaro de f@
m@ dostojevskij en e-o. jam en la
jaro 2002, sub la titolo "blankaj
noktoj) aperis gxia unua volumo, en-
havanta verkojn "malricxaj homoj),
"socio), "honesta sxtelisto),
"blankaj noktoj), "misfortuna histo-
rio), "noticoj el la kelo). en la
dua volumo jam duafoje estos
eldonita "puno kaj krimo), poste
sekvos "idioto), "demonoj) kaj "fra-

toj karamazov).
: : : :
la 54-a kongreso de keli
(kristana e-ista ligo internacia(
okazos de la 31-a de julio gxis la
7-a de auxguso cxi-jara en la cxarma
moravia urbeto byst|rice pod
host+ynem.
: : : :


    21-jara studento de juro kaj
sociologio Tomáš Břicháček fon-
dis tre belajn ttt-pagxojn kun la
ret-adreso:
–––.esperanto-cz.net/terglobo,
kie estas k@a@ lia propra reta ler-
nolibo de e-o kaj diskutejo.
: : : :
en la reto ekzistas ankoraux tri
aliaj e-kursoj en cxehxa versio: t@n@
"brazila), kiun tradukis en la cxehxan
m@ malovec, e-kurso de tejo,
tradukita de dagmar hxv+atalov+a,
kaj kurso laux la fama lernolibro
de jam forpasinta theodor kili+an,
kiun por la reto adaptis ne e-isto
s-ro marsx+ik.
: : : :
En interreto oni povas legi la
sekvantajn e-lingvajn periodajxojn:
" starto) (organo de cxea(, " dio
benu) (organo de ikue(, kaj " in-
formilo) de aeh ( asocio de
e-istoj-handikapuloj(.
publikigado de "auxroro) en in-
terreto estas jam praktike prepar-
ita, kaj ni esperas, ke jam cxi tiu
n-ro tie aperos. cetere, pri tio ni
raportos en la venonta n-ro.
oni preparas ankaux publikigadon
de protokoloj el la regulaj kunsidoj
de la komitato de cxea.
se estos montrata suficxa intere-
so, oni povus aperigadi ankaux bulte-
nojn de unuopaj lokaj e-kluboj.
: : : :
e-klubo de la nordcxehxa urbo
most preparis kune kun la tiea ma-
gistrato belajn interret-pagxojn pri
sia urbo kun koloraj bildoj.
similaj streboj estas videblaj
ankaux en aliaj urboj kaj regionoj.
: : : :

kun la financa subteno de ma-
gistrato eldonis e-klubo en la urbo
most interesan legolibreton de ra-
kontoj, eseoj, proverboj, anekdotoj
kaj poemetoj, kolektitaj el diversaj
fontoj. unu klubanino ilustris ankaux
la koverton.
por eldono de la dua parto de la
legolibreto la klubo nun sercxas kun-
laborantojn.
: : : :
la e-klubo en la nordcxehxa urbo
+ust+i nad labem okazigis du inte-
resajn e-arangxojn.
en la tagoj de la 26-a gxis la
29-a de septembro pasintjara okazis
nun jam tradicia 16-a kultura fes-
tivalo kun societa vespero, kultur-
tema matineo, homaranisma spirita
koncerto kaj plua bunta kultura ves-
pero.^- dimancxe, la lastan tagon,
efektivigxis ekskurso al la holokaux-
sta koncentrejo de la urbo
terez+in.
la 6-an de decembro 2003 okazis
en la sama urbo ankaux la 23-a

cxehxa-saksa tago.
: : :
la "somera e-tendaro) ( set( en
lancxov, kiun arangxas cxea kaj e--
klubo en la sudcxehxa urbo p+isek,
havis pasintjare 286 partopren-
antojn, el kiuj 42 vizitis kursojn
de e-o, 87 lernis la anglan, cete-
raj la germanan kaj hispanan ling-
vojn.
: : : :
sian novan poemkolekton, titol-
itan "rapide pasis la temp@), pre-
zentis kaj subskribis gxia auxtorino,
la mondfama poetino eli urbanov+a,
dum la 16-a literatura konferenco,
okazinta en la praga hotelo opatov
de la 19-a gxis la 25-a de julio
pasintjara.


 

sagxa montaranino
(popola fabelo).

foje estis du fratoj. unu el ili
estis ricxa bienposedanto, havis ne-
niujn infanojn kaj estis ege avara.
la dua estis malricxa barakulo, havis
unusolan filinon kaj estis tre bon-
kora. kiam la filino estis ating-
onta la dekduan jaron, li donis sxin
al la frato kiel pasxtistinon de
anseroj.
du jarojn sxi servis nur por
nutrajxo, post du jaroj sxi plifort-
igxis kaj povis farigxi servistino.
"servu nur, anjo, gxuste,) diris
sxia onklo, "kiam vi eksigxos, mi
donos al vi anstataux la mono jun-
bovinon. mi gxuste havas kvarsemajnan
bovidinon, kiun mi plenbredos. gxi
certe placxos al vi pli ol la mono.)
"vi ja scias tion bone,) respon-
dis anjo, kaj ekde tiu tempo sxi la-
boris kun fajra ardo kaj ecx krejce-
ron ne perdigis al la onklo. sed la
onklo estis fripono.
anjo servis honeste tri jarojn
kaj sen kontrauxparolo. sed la patro
malsanetis kaj maljunigxis, kaj tial
sxi devis hejmen. sxi do postulis la
junbovinon, kiu dume farigxis ega
bovino.
sed la onklo elturnigxis pri sia
promeso, dirante tion kaj alion, ke
li tiom ne donos, ke li tiom al sxi
ne promesis, kaj volis la bedauxr-
indan anjon forrifuzi per kelkaj
grosxoj.
tamen, anjo ne estis tiel mal-
sagxa por akcepti la monon, sed hejme
kun ploro, cxion rakontante al sia
patro sxi postulis, ke li iru al sin-
joro prokuroro akuzi la onklon. la
patro, kolere ekscitita per mal-
konscienco de sia frato, sen hezito
iris en urbon kaj antauxmetis sian
akuzon.
sinjoro prokuroro elauxskultis lin
kaj sendis por venigi la bienulon.
sed la bienulo bone antauxsentis,
ke li devos elliveri la bovidinon,
se la sinjoro prokuroro cxion iel ne
arangxos. tial li klopodis inklini
lin al sia flanko.
la prokuroro embarasigxis. la
ricxan li ne emis kolerigi kaj la
malricxa tamen siaflanke estis prava
lauxjure. li do verdiktis ruzmaniere.
li vokis al si cxiujn separate kaj
donis al ili divenajxon: "kio estas
la plej akrosenta, la plej dolcxa,
kaj kio la plej ricxa?), kun la aldo-
no, ke kiu divenos tion, tiu ricevos
la bovidinon.
cxagrenaj foriris hejmen la fratoj
pripensante dum la tuta vojo, kio gxi
eble povus esti, sed nek unu, nek la
alia kapablis eltrovi la veron.
"nu, kiel?) demandis la edzino de
la ricxa bienulo post lia reveno hej-
men.
"diablo prenu la jugxejojn, nun mi
sidas n bela kacxcxo!) diris la
bienulo kaj frapis per la bastono la
tablon.
"ho, kio al vi okazis, cxu vi mal-
venkis?)
"kio, malvenkis? tute ne malven-
kis, sed plej baldaux mi perdos la
proceson. la prokuroro donis al mi
enigmon: kio estas la plej akro-
senta, kio la plej dolcxa kaj kio la
plej ricxa? se mi tion solvos, mi re-
tenos la bovidinon.)
"bagatelaj problemoj pri la enig-
mo. mi mem solvos gxin. kio povus
esti pli akrosenta super nia nigra
sxpico, kio pli dolcxa krom nia barelo
da mielo, kio pli ricxa ekster nia
kesto da taleroj?)
"vi pravas, edzino, vi solvis
tion, la bovidino estas nia!) tiel
trankviligxis la bienulo kaj kun ega
apetito konsumis, kion la edzino
preparis por li.
siavice la barakulo venis hejmen
tute malgaja, metis la cxapelon sur
la vesthokon kaj sidigxis cxe la
tablo.
"nu, kiel vi sukcesis, pacxjo?)
demandis anjo.
"mi sukcesis! ili estas sinjoroj,
kiuj onin preskaux frenezigis!)
"nu, kaj kio? do, rakontu!)
la pacxjo rakontis, per kio la
prokuroro pritaskis lin.
"nu, kaj kio plie? tion divenos
mi mem, nur ne estu malgaja, matene
mi tion diros al vi.)
sed la barakulo tamen dum la
tutega nokto maldormis.
matene eniras anjo la cxambron
kaj diras:
"kiam la sinjoro prokuroro deman-
dos vin, do diru, ke la plej akro-
senta estas la okulo, la plej dolcxa
la dormo, kaj la plej ricxa la tero,
el kiu cxio devenas. sed tion mi di-
ras: ne rakontu, de kiu vi tion ek-
sciis!)
la barakulo iris al la prokuroro
scivola, cxu tia respondo estos la
gxusta.
la prokuroro vokis unue la bien-
ulon kaj demandis lin pri la diveno
de la enigmoj.
"nu jes, mi opinias,) respondis
la bienulo, "ke nenio povas esti pli
akrosenta ol mia sxpico, kiu cxion el-
snufas kaj spurtrovas, nenio pli
dolcxa ol mia barelo da mielo, kusx-
anta jam kvar jarojn, kaj nenio
pli ricxa ol mia kesto da taleroj.)
"kara bienmastro,) diris la pro-
kuroro, levante la sxultrojn, "tio ne
sxajnas al mi prava, sed mi elauxskul-
tos, kun kia diveno venis via
frato.)
"mosxta sinjoro, mi opinias, ke la
plej akrosenta estas la okulo, la
plej dolcxa la dormo, cxar estante iel
ajn malgxoja aux lacigita, kiam oni
dormas, oni scias pri nenio, ja ecx
iufoje ensongxe amuzigxas, kaj la plej
ricxa estas la tero, el kiu devenas
cxiu nia ricxajxo.)
"vi divenis kaj ricevos la bovid-
inon. sed diru al mi, kiu diris al
vi la solvon, cxar mi scias, ke gxi ne
elkovigxis el via kapo.)
longe ne volis la barakulo el-
diri, sed kiam la sinjoro tiom in-
sistis, li fine konfuzigxis kaj mal-
kasxis la veron.
"do bone, se via filino estas
tiel prudenta, sxi venu morgaux cxe mi,
sed estu tiel nek tage nek nokte,
nek en vestoj nek nuda, nek piede
nek en veturilo.)
jen estis por la barakulo nova
sxtono sur la koro.
"kara anjo,) li diris veninte
hejmen, "vi ja bone tion arangxis. la
prokuroro ne volis kredi, ke tio de-
venas el mia kapo, kaj mi devis di-
ri, kion mi sciis, kaj nun vi estas
alvenonta cxe li, sed devas esti nek
tage nek nokte, vi estu nek nuda nek
privestita, vi estos venanta nek
piede nek sur veturilo.)
"nu, kia bagatelajxo, nur ne okup-
igxu pri tio, mi ja scipovos plenumi
tion.)
je la dua post la noktomezo anjo
ellitigxis, prenis porgrajnan, tre
maldensan sakon, surmetis gxin, sur
unu piedo metis sxuon kaj la duan
piedon ensxuigis sensxtrumpe. kiam es-
tis duono antaux la tria, sxi eksidis
sur kaprinon, kaj parte perpiede,
kaj parte rajde sxi atingis la urbon.
la sinjoro prokuroro rigardis
jam tra la fenestro kaj atendis la
sagxan montaraninon. vidante, ke sxi
tiel bone plenumis sian taskon, li
iris renkonte kaj diris al sxi:
"nun mi vidas, ke vi estas sprita
knabino; se vi volas, vi farigxos mia
edzino.)
"kial ne, mi volas,) rediris
anjo kaj okulmezuris la sinjoron
prokuroron de la kapo gxis la piedoj.
la fiancxo prenis la belan knabinon
subbrake kaj gvidis sxin en la cxam-
bron. poste li venigis sxian pacxjon,
kaj ankaux tajloron, kiu kudris robon
por la estonta sinjorino prokuror-
edzino.
la tagon antaux la edzigxfesto or-
donis la fiancxo al la fiancxino, ke
sxi neniam enmiksigxu en liajn afer-
ojn, nek en ajnan jugxproceson, nek
en ion alian, alikaze sxi devos re-
veni al sxia patro.
"mi faros laux via volo,) respon-
dis la fiancxino.
la duan tagon okazis la geedzigxo
kaj anjo farigxis grava sinjorino.
sed sxi tauxgis en cxio, al cxiu estis
afabla kaj amis sian edzon. tial
cxiuj sxin ege estimis.
foje alvenis al la sinjoro proku-
roro du kamparanoj, unu havis vir-
cxevalon kaj la alia cxevalinon. sed
la ambaux cxevalojn ili havis kune.
kiam la cxevalino ekhavis cxevalidon,
ekestis demando, al kiu gxi aparte-
nas. la kamparano, kiu havis la vir-
cxevalon, asertis, ke lauxrajte la cxe-
valido apartenas al li; la kampar-
ano, al kiu apartenis la cxevalino,
volis pruvi, ke li havas pli grandan
rajton je la cxevalido. tiel ili dis-
putis, gxis ili aperis antaux la pro-
kuroro.
la kamparano, kies estis la vir-
cxevalo, havis grandan ricxajxon, do li
enmanigis al la sinjoro prokuroro
kasx-flanke "bonan vorton), kaj rice-
vis la cxevalidon.
sed dume la prokurora edzino en
apuda cxambro cxion elauxskultis, kaj
ne placxis al sxi la maljusta verdikto
de la edzo.
post foriro de la ricxa kampulo sxi
manvokis la alian kampulon kaj diris
al li flanke:
"vi naivulo, kial do povis okazi,
ke vi estis tiel blufita? kiu iam
auxdis, ke vircxevalo havu cxevalidon?)
"nu vere, mi kompreneble opinias,
ke al mi okazis granda maljustajxo,
sed, kiam la mosxto tiel decidis,
kion mi faru? @@@)
"mi kredas al vi, sed auxskultu,
kion mi diros al vi kondicxe, ke ne-
niu ekscios, kiu al vi diris cxi tiun
konsilon: morgaux cxirkaux la tagmezo
vi prenu reton, grimpu la proksiman
monton kaj faru, kvazaux vi kaptus
fisxojn. mia edzo tiutempe preteriros
kun kelkaj sinjoroj. kiam ili ek-
vidos vin, ili demandos vin, kion vi
estas faranta. vi respondu al ili:
kiam vircxevaloj povas havi idojn,
tiam ankaux sur montoj povas kreski
fisxoj.)
la kamparano dankis al la sinjor-
ino kaj promesis konduti laux sxia
konsilo.
la alian tagon la prokuroro el-
iris kun kelkaj sinjoroj por cxasi.
jen, jam de malproksime ili vidas
kamparanon disetendi fisxretojn. cxiuj
komencis ridi, kaj atinginte la
supron, ili demandis la kampiston,
kion li faras surmonte.
"mi kaptas fisxojn,) respondis la
kamparano.
"vi freneza!) kriis la sinjoro
prokuroro. "kiu dum sia vivo auxdis,
ke sur monto kreskas fisxoj?!)
"kiam vircxevaloj povas havi
idojn, povas surmonte kreski ankaux
fisxoj,) respondis la kamparano.
la prokuroro restis rugxa kiel
peonio, sed tuj li vokis la kampar-
anon malsupren, prenis lin flanken
kaj diris:
"la cxevalido estos via, sed unue
vi diros al mi, kiu donis al vi tiun
konsilon.)
la kamparano neis laux siaj ebloj,
sed lastfine li tamen malkasxis la
edzinon de la prokuroro.
cxevespere alvenas la prokuroro
hejmen, sed neatendante alvenon de
la sinjorino, li tien- kaj reen-iras
tra la cxambro, parolas ecx ne vorton
kaj respondas neniun el sxiaj deman-
doj.
la sinjorino tuj ekpensis, kia
ideo boras en lia cerbo, tamen
pacience atendis, kian finon cxio cxi
atingos.
post longa tempo la sinjoro edzo
starigxis antaux sxi kun nuboplena vi-
zagxo kaj diris:
"cxu vi scias, kion mi ordonis al
vi antaux la geedzigxo?)
"mi scias tion, mi scias.)
"kial vi do faris konsilon al la
kamparano?)
"tial, ke mi ne povas toleri mal-
justajxon. la bedauxrinda kampulo es-
tis ruz-trompita.)
"li estu ruz-trompita aux ne, vin
tio ne koncernis. nun revenu, de kie
vi alvenis. sed por ke vi ne diru,
ke mi ne pritraktis juste, mi perme-
sos al vi kunpreni de cxi tie tion,
kio al vi pleje placxas.)
"mi dankas vin, kara edzo, pro
via boneco, kkaj se ne povas esti
aliel, mi obeos. permesu, ke mi an-
koraux lastfoje vespermangxu kune kun
vi, kaj nome tiel gaje, kvazaux estus
inter ni okazinta tute nenio.)
anjo tuj iris en la kuirejon,
pretigis bonan vespermangxon kaj pre-
paris bonan vinon.
kiam la mangxajxoj estis surtablig-
itaj, ambaux sidigxis cxe la tablo,
mangxis, trinkis kaj babilis kvazaux
dum festenado. la sinjorino tostis
al la edzo suficxe kaj ofte, kaj vid-
ante, ke li estas jam ebrieta, ordo-
nis al servisto, ke li enmanigu al
sxi ankoraux unu plenversxitan glason
da vino.
"kara edzo, cxi tiun glason da vi-
no eltrinku je mia sano kaj adiauxo!
post via plenumo mi iros hejmen.)
la sinjoro edzo prenis la vinon
kaj per unu engluto eltrinkis gxin je
la sano de la edzino, sed jam apenaux
regis la langon. post momento lia
kapo mallevigxis kaj li profunde en-
dormigxis.
la sinjorino cxion sxlosis, la
servistoj enlitigis la sinjoron,
poste prenis lin kune kun la lito
sur la sxultrojn kaj post-iris la
sinjorinon.
la patro interplektis la manojn,
vidante alveni al la barako malfru-
nokte la strangan procesion. nur
kiam lia filino tion klarigis al li,
li estis kontenta.
la suno staris jam tre alte super
la horizonto, kiam vekigxis la sinjo-
ro prokuroro. li rigardas, frotas la
okulojn kaj ne povas rekonsciigxi,
kion kun li okazis.
jen envenas tra la pordo lia
edzino en simpla, sed pura kampista
jupo, kun nigra kufo surkape.
"cxu vi ankoraux estas cxi te?) li
demandis sxin.
"nu, kial mi ne estus? mi ja ta-
men estas hejme.)
"kaj kion faras cxi tie mi?)
"cxu vi ne permesis al mi, ke mi
kunprenu, kion mi pleje sxatas? vin
mi amas pleje, do nun mi kunprenis
vin.)
la sinjoro prokuroro komencis
ridi, dirante:
"estu al vi pardonite! sed mi vi-
das, ke vi estas evidente pli sagxa
ol mi, do, ekde la nuna tago jugxos
vi kaj ne mi.)
la prokuror-edzino gxojis pro tio,
kaj ekde tiu tago sxi jugxis mem, kaj
cxie estis bone.
: : : :
(tradukis anoj de la e-rondeto
en la urbo most, sub gvido de d-ro
josef cxern+y. tiu cxi eminenta
e-isto forpasis antaux pli ol 20
jaroj, la 11-an de septembro
1983 en n+ahxod.(